Campaign on the rights of woman survivors of violence and their children to access support and protection 


ESPRIMU VIAN SUBTENON DE LA KERNAJ PRINCIPOJ DE NIA KAMPANJO


1. Inaj rajtoj estas homaj rajtoj. Ĉiu virino kiu spertis perforton devus havi aliron al protekto, subteno kaj servoj.

2. Protekto kaj sekureco estas prioritatoj. Neniu virino estu rifuzita de sekurdomo pro tio ke mankas al ŝi la ĝustaj dokumentoj. Ĉiuj virinoj devus povi aliri la justecsistemon por ricevi helpon, kun fido kaj sen timo.

3. Donu al ili eliron kaj vojon antaŭen. Leĝoj kaj politikoj pri migrado ofte kreas dependon ĉe la virinoj kaj altigas la riskon de perforto. Elradikigo de perforto kontraŭ virinoj estas ne nur pri protekto kaj subteno, sed ankaŭ pri certigo de ilia sendependeco kaj ageblo.

4. Solidareco kontaŭ diskriminacio. Leĝoj, politikoj kaj praktikoj kiuj limigas la aliron de sendokumentaj migrantinoj al servoj estas diskriminaciaj. Tio kontraŭas feminismajn valorojn kaj reflektas instituciigitajn formojn de diskriminacio kiujn ni devas forte rifuzi.  


Kio nun? Sekvaj paŝoj

ĈIUJ
  • Rezistu kontraŭ rasismo kaj kontraŭ la kreskantaj tendencoj stigmigi kaj malhumanigi migrantojn, rekonante la genran dimension kaj la influon de la dominantaj retoriko kaj politikoj pri migrado.

  • Aliĝu al la luktoj de migrantinoj kaj akceptu pluranecan agadplanon. Enpovigu sendokumentajn migrantinojn per tio ke vi subtenos ilian lukton kaj iliajn rajtojn, samkiel iliajn strebojn organiziĝi kaj mobiliziĝi.

  • Partoprenu en edukado pri homaj rajtoj por plivastigi konscion pri la situacio de migrantinoj kaj virinoj kiuj spertas plurajn interligitajn formojn de diskriminacio, kaj por diskonigi manierojn per kiuj eblas pli bone subteni iliajn rajtojn kaj iliajn bezonojn praktike.
REGISTARAJ AGENTEJOJ
  • Metu virinajn rajtojn super kontrolo de enmigrado. Kreu “fajromuron” – klaran disigon inter enmigradaj devigrimedoj kaj disponigo de bazaj servoj (kiel loĝado, sanservo, specialaj servoj, polico) bezonataj por certigi la sekurecon kaj sendependecon de virinoj, altigi ilian fidon al publikaj institucioj kaj kuraĝigi ilin raporti perforton.

  • Certigu ke organizoj kiuj ofertas subtenon al homoj kiuj spertis perforton ricevas adekvatan financadon. Kreu meĥanismojn por pli inkluziva kaj nediskriminacia financado, ne rilata al migranta aŭ alia statuso.

  • Kreu leĝajn vojojn per kiuj virinoj povas ekhavi aŭ pluteni statuson de loĝanto, por ke esti aŭ iĝi sendokumenta ne estu obstaklo al ilia sekureco.

  • Malkrimigu disponigon de servoj al sendokumentaj migrantoj.

  • Prenu paŝojn por plidiversigi la laborforton (inkluzive publikajn servojn) por ke ĝi pli bone reprezentu la homojn kiujn ĝi servas.
ORGANIZOJ PRI MIGRANTAJ RAJTOJ
  • Enpovigu virinajn organizojn por ke ili disponigu kvalitajn kaj justajn servojn al ĉiuj virinoj, kaj certigu ke ili estas informitaj pri la specifaj defioj spertataj de sendokumentaj virinoj.
VIRINAJ OGANIZOJ, SEKURDOMOJ KAJ SERVPROVIZANTOJ
  • Kunlaboru kun organizoj gvidataj de migrantoj kiuj laboras rekte kun migrantinoj.

  • Kreu kaj disvastigu etikon de prizorgo bazitan sur feminismaj principoj kun etikaj imperativoj por certigi inkluzivecon kaj plialtigi solidarecon.

  • Kunigu viajn fortojn por kontraŭi la dominantajn strukturojn kiuj kontraŭas viajn valorojn ĉar ili diras al vi al kiu vi rajtas malfermi viajn pordojn kaj al kiu ne.

  • Dungu virinojn de diversaj devenoj kaj trejnu viajn dungitojn por ke ili sciu kaj estu sentemaj pri la situacio kaj bezonoj de migrantinoj.